Ora mezkvalito

Ora mezkvalito, aŭ “optimuma modero”, litere tradukas la latinan esprimon aurea mediocritas eltiritan el la poeto Kvinto Horacio Flako en la Odo 2, 10, 5. En la latina lingvo la virto “mediocritas” ne havas la negativan enhavon kiel en kelkaj latinidaj lingvoj (it: mediocre = malmultkvalita, france = mediocre...), sed prefere signifas “stari en pozicio intera, egaldistanca inter la optimumo kaj minimumo, inter la bonego kaj la malbonego, kaj ekzaltas la rifuzon pri ĉiu eksceso kaj invitas respekti la “ĝustan mezon”.

La mezkvalito, tial, nome sin teni fore el la ekstremoj de ĉiu pozicio intelektula aŭ socikonduta, estas difinita de la poeto “ora”, per kiu aludas ne al perfekteco sed al taŭgeco.

Tiu morala sinteno estis inspirita ankaŭ de la filozofio de epikuranoj, kiu invitas ke la homo ĝuu la vivplezurojn sen ilin trouzi, kiel, ekzemple, trinki vinon sen tamen ebriiĝi, ĝui la nutraĵon sen tamen sin allasi al diboĉo, ŝati la seksan plezuron sen submetiĝi al la volutavido.

La sama poeto samsence uzas ankaŭ alian esprimon est modus in rebus (Satiroj 1, 1, 106-107) (estas maniero/limo en agadoj/aferoj).

La esprimo “ora mezkvalito” foje ricevas ankaŭ ironian kaj sarkasman sencon kiam oni volas substreki ke certa persono ne havanta apartajn kvalitojn kaj ne brilanta per ŝatindaj intelektaj dotoj okupas, spite de tio, postenon alte responsan.


Developed by StudentB